Loko


http://lviv.travel/php_uploads/images/articleimages/ArticleImages_1445_Lviv008.jpghttp://lviv.travel/php_uploads/images/articleimages/ArticleImages_1445_Lviv013.jpg

http://lviv.travel/php_uploads/images/articleimages/ArticleImages_1445_DSC_0730.jpg







Videofilmo pri Lviv: https://youtu.be/GqCXHXk1qos

Lviv – kultura ĉefurbo de Ukrainio

La kultura ĉefurbo de Ukrainio estas honora nomo, aljuĝinta la 28-an de aprilo 2009 al la urbo Lviv fare de Ministerio de kulturo kaj turismo de Ukrainio.

La urbo allogas danke al  longa historio, mezepokaj hejmecaj stratetoj, ebriigeta aromo de kafo. Foje vizitinte la mirindan urbon, tuj eksentas tiun neripeteblan menson kaj ĉielan atmosferon de Lviv, kiu formiĝis dum multaj jarcentoj. Sendube tiu-ĉi urbo estas super riĉa de historio, ĉar estas fondita ankoraŭ en la tempoj de Galicjko-Volinsjka dukujo. Ĉiutempe Lviv estis centro de kultura, politika kaj civila vivo, sed reprezentantoj de diversaj nacioj- ukrainoj, armenoj, poloj, italoj, hebreoj – enmetadis propran eron en formiĝo de orginaleco kaj kultura diverseco de la urbo.

Lviv estas fondita en la jaro 1256 fare de Danilo Galicia, kiu nomumis ĝin omaĝe al sia filo Lev.

En Lviv nuntempe loĝas 730000  loĝantoj. Teritorio de la urbo estas 182 kv.km. Lvivanoj estas unuaj en Europo, kiuj preparis bieron, inventis gasan lampon, aranĝis larĝajn trotuarojn kaj unuaj en Ukrainio, kiuj fondis Universitaton kaj lanĉis kafejojn.

Lviv estas ŝtata historio-arkitekta rezerveo de Ukrainio.

La malnova parto de Lviv estas “koro” de la urbo. Fama placo Rinok neniam restas malplena. La urbodomo, kies historio komenciĝis en la 14-a jarcento, travivis multajn eventojn, kiuj kaŭzis multajn legendojn kaj interesajn historiaĵojn. Kvar fontanoj ĉirkaŭas ĝin kun skulptaĵoj de Neptuno, Amfitrito, Diano kaj Adoniso. Sur la plej alta loko, kies alteco estas 412 metroj super la marnuvelo, konserviĝis ruinoj de la fortikaĵo Alta Kastelo. Tre alloga estas teatro de opero kaj baleto, konstruita en la jaro 1900, kiu portas la nomon de Solomija Kruŝelnicjka.En la urbo konserviĝis multenombraj diversnaciaj preĝejoj, katedraloj, klostroj, palacoj, monumentoj. parkoj, kafejoj. Menciindaj estas unuavice  katedralo de Sankta Jura(1770), Dominikana katolika preĝejo (1764), komplekso de Onufrija klostro (16 jarcento), Pjatnicjka preĝejo (1645) ktp.Nuntempe en Lviv funkcias 40 muzeoj.

La unua kafejo en Lviv aperis en la 1829-a jaro danke al Jurij Kulĉicki. Lvivaj kafmajstroj scias multajn receptojn por prepari tiun bongustan, aroman, varmegan trinkaĵon, sed domoj de kafo kaj ĉokolado estas nepre vizitindaj. Lviv ankoraŭ kaŝas multajn misterajn kaj enigmajn konstruaĵojn, kies malkovro atendas vin!

Festotago de Lviv – unua semajno de majo. Ĝi preskaŭ koincidas kun la tempo de “Mirinda Lviv”.